Wera kaj Detlev Blanke
Libroj aperintaj ĉe Mondial
Esperanto – Terminologie und Terminologiearbeit
by Wera Blanke
ISBN 9781595690777
156 pages. Contributions in English and German.
Collection of texts in English and German about Terminological standardization, its roots and fruits in planned languages; i.a. about the influence of interlinguists and Esperanto speakers Eugen Wüster and Ernest Drezen on the development of international terminology standards.
8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm) Description: Collection of texts in English and German about Terminological standardization, its roots and fruits in planned languages; i.a. about the influence of interlinguists and Esperanto speakers Eugen Wüster and Ernest Drezen on the development of international terminology standards. Internationale Plansprachen, mit Esperanto als ihrem Hauptvertreter, lieferten grundlegende Impulse für die Begründung einer sprachen- und fachunabhängigen allgemeinen Terminologiewissenschaft durch den österreichischen Esperantologen und Ingenieur Eugen Wüster (1898-1977) und den lettischen Interlinguisten und Techniker Ernest Karlovic Drezen (1892-1937). Der vorliegende Band behandelt weitgehend unbekannte plansprachliche Aspekte der Terminologiewissenschaft sowie Ergebnisse terminologischer Aktivitäten in der Sprachgemeinschaft des Esperanto. Wera Blanke (*1933), Berlin, hatte verschiedene Berufe, darunter Farbfilm-Lichtbestimmerin, Schauspielerin, Arbeits- und Gestaltungstherapeutin; beschäftigt sich seit 1979 mit der Bildung von Fachwörtern in Esperanto; arbeitete u.a. über die plansprachlichen Impulse für die Entstehung der Terminologiewissenschaft; initiierte 1985 das Terminologische Zentrum des Esperanto-Weltbundes (Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam); hielt zahlreiche Vorträge und veröffentlichte vor allem in Deutsch und Esperanto; erhielt 2006 auf Anregung des Internationalen Informationszentrums für Terminologie (Infoterm, Wien) den „Eugen-Wüster-Sonderpreis“.Details and where to buy:
perfect bound
To buy the paperback version: UEA / Mondial / Bookdepository / or use the ISBN number above to find it in your country's Amazon or other bookseller's website.
To buy an electronic copy: Google Play
Pri terminologia laboro en Esperanto (Elektitaj publikaĵoj)
de Wera Blanke
ISBN 9781595692573
332 paĝoj. Faklibro.
Por la perspektivo de Esperanto de aparta signifo estas ĝia apliko kiel faka lingvo kun taŭga terminologio, ellaborenda surbaze de la principoj de ISO/TC 37. Pri tiuj principoj kaj ilia apliko al Esperanto informas la libro.
8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm) Priskribo: Kelkaj ĉapitroj ankaŭ priskribas la ne sufiĉe konatan fakton, ke planlingvuloj jam frue komprenis la gravecon de terminologiaj problemoj kaj traktis ilin. Sekve la terminologio-scienco por sia elformiĝo ricevis decidajn planlingvajn impulsojn de interlingvistoj, aparte de Eugen Wüster kaj Ernest Drezen. La libro ankaŭ montras la klopodojn pri la starigo kaj funkciigado de Terminologia Esperanto-Centro de UEA, ĝiajn atingojn kaj la kialojn de ĝia pasiviĝo. La libro krome entenas proprajn terminologiajn esplorojn de la aŭtorino, recenzojn kaj eseon pri teknikaj aspektoj de publika parolo kaj diskutado. Fine de la libro, kiu ordigas 38 eseojn en 8 sekcioj, oni trovas ampleksan bibliografion de la uzita literaturo kaj de la publikaĵoj de Wera Blanke. La verko entenas faktojn, spertojn kaj montras erarojn. Per tio ĝi espereble kontribuos al la evoluigo de pli sistema terminologia laboro en Esperanto.Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play
Wera Blanke (*1933), Berlin, havis diversajn profesiojn, i.a. ŝi estis lumgradisto (en filmtekniko), aktorino, labor- kaj kreo-terapiistino. En 1976 ŝi ekesperantistiĝis; ekde 1979 ŝi okupiĝas pri la estiĝo de esperantaj fakvortoj kaj principoj de ilia formado. Ŝi esploris kaj verkis pri planlingvaj impulsoj por la evoluigo de terminologio(-scienco), iniciatis la Terminologian Esperanto-Centron (kiun UEA. fondis 1987), multe prelegis, organizis kaj verkis pri la temo, ĉefe en Esperanto kaj la germana. En 2006, laŭ sugesto de Infoterm (Internacia Informcentro por Terminologio en Vieno), ŝi ricevis la specialan premion “Eugen Wüster”.
Interlingvistiko kaj esperantologio. Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke
de Detlev Blanke
Eld./Herausgeber: Ulrich Becker
ISBN 9781595692023
242 paĝoj. Faklibro bibiografia.
53-jaroj da publikigado: Dulingva (Esperanta kaj germana) bibliografio de unu el la plej agemaj kaj verkemaj interlingvistoj, esperantologoj kaj Esperanto-aktivuloj de la movado, Detlev Blanke.
8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm) Priskribo: Al la temoj troveblaj en la bibliografio, apartenas: interlingvistiko kaj esperantologio; terminologia scienco; lingvopolitiko; Esperanto kaj instruado, instrumaterialoj; historio de la Esperanto-movado, kun fokuso sur la laborista Esperanto-movado; Esperanto-movado en (orienta) Germanio kaj internacia. 53 Jahre an Veröffentlichungen: Zweisprachige Bibliographie (Esperanto und Deutsch) von einem der wohl aktivsten Interlinguisten, Esperantologen und Organisatoren der Esperanto-Bewegung, Detlev Blanke. Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play
En sia tuto, ĉi tiu bibliografio donas bildon de Detlev Blanke, kiu dum duona jarcento kundecidis pri la ĝenerale perceptita imago de Esperanto, pri ĝia leksikografia priskribo, pri la okupiĝo pri Esperanto kaj interlingvistiko en lingvistikaj rondoj, kaj pri la organizaj evoluoj kaj strukturoj de la Esperanto-movado - en amplekso kaj en komplekseco kiel nur malmultaj aliaj.
Zu seinen Themen gehören: Interlinguistik und Esperantologie; Terminologiewissenschaft; Sprach[en]politik; Esperanto und Unterricht, Lehrmaterialien; Geschichte der Esperanto-Bewegung mit Schwerpunkt auf der Arbeiter-Esperanto-Bewegung; Esperanto-Bewegung in der DDR, in Deutschland und internationa.
In seiner Gesamtheit ergibt diese Bibliographie das Bild eines Detlev Blanke, der ein halbes Jahrhundert lang das gesellschaftliche Verhältnis zum Esperanto, seine lexikographische Beschreibung, die sprachwissenschaftliche Beschäftigung mit Esperanto und Interlinguistik sowie die organisatorischen Entwicklungen und Strukturen der Esperanto-Bewegung - in einem Umfang und in einer Komplexität beeinflusst hat, wie nur wenige andere.
Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la 'alia flanko'
de Detlev Blanke
ISBN 9781595690654
64 paĝoj. Movadhistoria faklibreto.
Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?
8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm) Priskribo: Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino (la 80aj jaroj), la movadanoj en la orienteŭropaj t.n. socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play
Ne por ĉiu. Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la ‘alia flanko’” (DUA, REVIZIITA ELDONO 2007), kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiras al la radikoj, por klarigi eĉ al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj funkciuloj en la socialismaj landoj trovis vojojn al la oficialigo de Esperanto en siaj landoj, kaj kial tiuj vojoj ofte reiris al la laborista Esperanto-movado en la unua duono de la 20-a jarcento; kial la movadoj en orienta Eŭropo serĉis, kaj kelkfoje ne atingis, la ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj kaj ĉiutagaĵoj unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis membriĝi, aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo.