Sten Johansson

Libroj (originalaj kaj tradukitaj) aperintaj ĉe Mondial

Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Sten Johansson:

La nepo de Marina

ISBN 9781595694591
200 p. Mole bindita libro.
Originala romano en Esperanto

     

Ĉi tiu libro estas la tria romano pri moderna sveda vir­ino, kiu en Marina (2013) luktadas por venki psikologiajn kaj aliajn per­sonajn defiojn kaj en Marina ĉe la limo (2018) vivas en nekutima kvarkapa familio. En ĉi tiu plej freŝa romano, La nepo de Marina, ŝi devas konfronti tute alispecajn problemojn en sia nova rolo de avino. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Mondial 

Ĉi tiu libro estas la tria romano pri moderna sveda vir­ino, kiu en Marina (2013) luktadas por venki psikologiajn kaj aliajn per­sonajn defiojn kaj en Marina ĉe la limo (2018) vivas en nekutima kvarkapa familio. En ĉi tiu plej freŝa romano, La nepo de Marina, ŝi devas konfronti tute alispecajn problemojn en sia nova rolo de avino. 

La tri romanoj estas sendependaj verkoj, kvankam multaj agantoj aperas en ĉiuj tri el ili. 

Kiel kutime, la lingvaĵo de Sten Johansson estas modela, flua kaj kaptanta la intereson de la leganto. Denove li enplektas la rakonton en la realan mondon, t.e. li priskribas la politikajn kaj sociajn eventojn en Svedio kaj en la mondo – kaj la ekologiajn zorgojn de multaj homoj de nia tempo. 

 Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La nepo de Marina estas la dekunua libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial. 


Constantin Virgil Gheorghiu: La horo 25

Sten Johansson:

Falaflo en maco
(Originala romano en Esperanto)

ISBN 9781595694461
180 p. Mole bindita libro.

     

Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj histo-
riajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8" x 5"
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondialuzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Mondial 

Filippa, juna sveda virino – ĝardenistino – el la sudsveda urbo Malmö, ne nur trovas sian propran vivon iel monotona, sed vidas sin ankaŭ inter du mondoj: Unuflanke, ŝia koramiko, Kasim, kiu naskiĝis en Svedio, havis geavojn kiuj – pro israelaj armeaj operacioj en Gazao – devis fuĝi el Palestino en Libanon, kaj havas patron kiu naskiĝis en la rifuĝejo de Bejruto sed poste translokiĝis en Svedion pro la milito en Libano. Kasim mem entuziasme partoprenas politi­kajn manifestaciojn de palestin­anoj en Svedio kaj ties batalojn kon­traŭ antiislamaj grupiĝoj, tiel fojfoje trovante sin meze de konfliktoj kun la sveda polico. Aliflanke, la juddevena avo de Filippa, kiel infano en 1938, devis fuĝi Vienon post la alveno de la germanaj nazioj en Aŭstrio, kaj unue ekvivis en Danlando, sed poste, dum nokta ope­racio, estis sendita al Svedio pro la danĝeroj de la naziismo eĉ en Danlando... 

Jam de longa tempo Sten Johansson ne timas tuŝi sociajn kaj histo- riajn temojn en siaj originalaj romanoj, kaj en Falaflo en maco li kuraĝe traktas – ĉefe tra la okuloj, sentoj kaj pensoj de la juna Filippa – unu el la plej tiklaj kaj komplikaj temoj de internacia politiko: la longe­daŭran konflikton inter Israelo kaj Palestino kaj ĝian influon sur la vivon de jud- kaj arabdevenaj civitanoj kaj de iliaj kuncivitanoj en aliaj landoj de la mondo.


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-AsocioSten Johansson:

Secesio

ISBN 9781595694256
254 paĝoj. Mole bindita libro.


La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo. La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du vir­inoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulpt­ist­ino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnal­istino.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Mondial 

Secesio difiniĝas kiel apartiĝo de grupo aŭ movado disde pli granda grupo, ĉu politika aŭ arta. Ekzemploj troviĝas en la disfalo de grandaj imperioj kaj en la ekformiĝo de pli modernismaj artmovadoj. 

La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo. 

La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du virinoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulptistino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnalistino. La duopon akompanas Johnny, “diskreta bankoficisto, eleganta burĝido kun heredaĵo, dando vestita laŭ la lasta modo, ĝuama diboĉulo kun dubindaj konatoj“, kiu helpas la du virinojn tra komplikaj tempoj. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Secesio estas la naŭa libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.


Claudio Morandini - Unutema rapsodio

Sten Johansson:

Sesdek ok

ISBN 9781595694126
186 p. Mole bindita libro.
Aperas en kunlaboro de UEA kaj Mondial.


Legu pli...!

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵojn de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEAMondial / Abebooks / Alibris / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo. 

Aĉetu elektronike: Mondial / Smashwords / Google Books

Priskribo: La jaro 1968 estis eventoriĉa jaro, plurloke en la mondo: En Usono pliaktiviĝis la fortoj kontraŭ la milito de la usona registaro en Vjetnamio, kaj en Ĉeĥoslovakio la t.n. Praga Printempo unue ekfloris kaj poste en la sama jaro estis disbatita de la armeoj de la Varsovia Pakto. La romano mencias ambaŭ okazaĵojn, sed koncentriĝas sur tria tumulta evento: la ribeloj de la studentoj en Parizo. 

Tra la okuloj de juna sveda esperantisto studanta francan literaturon en Parizo, la aŭtoro prezentas la tiutempan socian situacion en Francio kaj interplektas siajn priskribojn kun aferoj de interhomaj rilatoj, de amo kaj amoro, kiujn li lerte uzas kiel ilustraĵojn de diversaj politikaj movadoj kaj individuaj konvinkiĝoj. 

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. La multfaceta romano Sesdek ok estas la oka libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial. 


Sten Johansson - Ne eblas aplaudi unumane

Sten Johansson:

Ne eblas aplaŭdi unumane

ISBN 9781595693945
Originala romano en Esperanto.
162 paĝoj. Mole bindita libro.

En ĉi tiu romano ĉefrolas du familioj: unu denaske sveda, la alia de irandevenaj svedoj. Ilin kunigas geedziĝo de du el la gefiloj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Mondial / Google Play Book (PDF kaj ePub), Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: Sten Johansson, majstro en la arto rakonti, ne timas tuŝi modernajn temojn en siaj verkoj. En ĉi tiu romano ĉefrolas du familioj: unu denaske sveda, la alia de irandevenaj svedoj. Ilin kunigas geedziĝo de du el la gefiloj.

Per elokventa priskribo de personecoj kaj interrilatoj, naturo kaj sezonoj, familiaj valoroj kaj ĉiutagaĵoj, la aŭtoro invitas nin en la personajn vivojn de homoj, kies evidentaj eksteraj kaj kulturaj diferencoj ekŝajnas malpli gravaj ol la homaj kvalitoj, ol la defioj de la ordinara vivo.

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ne eblas aplaŭdi unumane estas la sepa libro de Johansson ĉe Mondial.

 

 


Sten Johansson Marina in Esperanto

Sten Johansson:

Marina ĉe la limo

Originala romano en Esperanto
ISBN 9781595693723
234 paĝoj. Mola bindo


Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Mondial / Google Play (PDF kaj ePub) kaj Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: Romano verkita originale en Esperanto: Marina vivas kun sia edzino Helle kaj la du adoptitaj gefiloj, Letti kaj Tom, en Malmö, granda urbo tute en la sudo de Svedio. Ili estas moderna familio, kies kunvivadon minacas pluraj eventoj: personaj, emociaj, sociaj kaj eĉ politikaj. Ĉiu ano de la kvarkapa familio reagas alimaniere al la komplikiĝoj kaj danĝeroj, kaj Marina, la centra figuro de la libro, estas devigata analizi siajn rilatojn kun la tri aliaj...

Ĉi tiu romano ne ŝvebas ie en fikcia mondo. Oni re­trovos en ĝi poli­tikajn okazintaĵojn svedajn, eŭropajn kaj tutmondajn de antaŭ ne tro longa tempo. Kelkaj el ili ŝajnas tuŝi la vivon de la protagonistoj, sed la aŭtoro metas la psikologiajn, inter­familianajn kaj sociajn aspektojn en la centron de sia rakontado. Plurajn el la personoj de la libro la leganto eble memoros el "Marina" (Mondial, 2013). Tamen Marina ĉe la limo estas sendependa verko.

Sten Johansson estas unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Li estas majstro de la novelarto, verkis krimroma­nojn kaj modernstilajn, realismajn prozaĵojn, kaj ekde 2008 ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. "Marina ĉe la limo" estas lia naŭa originala romano en Esperanto. 


Nazim Hikmet in Esperanto

Sten Johansson:

El ombro de l' tempo

Originala romano en Esperanto
ISBN 9781595693419
198 paĝoj. Mola bindo


En la komenco de la 1970aj jaroj, grupo de junaj homoj sur la stratoj de sveda urbo disdonas pamfletojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. La interrilatoj de la grupanoj jen kaj jen rezultigas ŝanĝiĝantajn am- kaj amoraferojn de la protagonisto, la gimnaziano Roger...

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Mondial / Google Play

Priskribo: En la komenco de la 1970aj jaroj, grupo de junaj homoj sur la stratoj de sveda urbo disdonas pamfletojn kontraŭ la usona milito en Vjetnamio. La interrilatoj de la grupanoj jen kaj jen rezultigas ŝanĝiĝantajn am- kaj amoraferojn de la protagonisto, la gimnaziano Roger... Plurajn jardekojn poste, kiam li estas konata verkisto de krimromanoj, eksedzo, patro de du filoj kaj en unujara disloĝa rilato kun instruistino, lin subite konfrontas kvardekjara virino kun surpriza novaĵo. -- La nova originala romano de Sten Johansson saltas plurfoje de la 70aj aroj al la nuntempo kaj retro, tiel kreante psikologian portreton de viro, kiu nur malfacile komprenas siajn komplikajn rilatojn al aliaj. Ĝi estas samtempe viva priskribo de certaj junularaj rondoj de la sveda socio en la 70aj jaroj. -- "El ombro de l' tempo" estas la naŭa romano de la aŭtoro. Ĉe Mondial aperis ĝis nun du el liaj romanoj ("Marina", 2013, kaj "Skabio", 2015) kaj du liaj tradukoj ("Insulanoj de Hemsö" de August Strindberg, 2006, kaj "La serioza ludo" de Hjalmar Söderberg, 2016).


Skabio, de Sten Johansson

Tradukita romano:

La serioza ludo

verkita de Hjalmar Söderberg
tradukita de Sten Johansson

ISBN 9781595693235
208 paĝoj. Mola bindo

"La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Mondial / Google Play (PDF kaj ePub) kaj Smashwords (ePub), krome en via iBook-legilo, Kobo-legilo kaj aliaj!

Priskribo: "La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo. La temo malantaŭ ĉi amrakonto estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj.

Söderberg ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas ŝajni intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l' junularo" kaj kiel blasfemanto.

Hodiaŭ ni scias, ke la amo inter Arvid kaj Lydia estas grandparte inspirita de vera amafero inter Hjalmar Söderberg kaj Maria von Platen (vidu la foton sur la kovrilo) dum la jaroj 1902-1906. Tiu amafero inspiris lian priskribon de la virino en tri el liaj ĉefverkoj, "Doktoro Glas" (1905), la dramo "Gertrud" (1906) kaj "La serioza ludo" (1912). Sed, kiel diras Arvid en la romano, "eĉ al verkisto ne eblas fari literaturon el sia amo, dum ankoraŭ restas fajrero da vivo en ĝi. Supozeble ĝi devas unue morti, antaŭ ol li povas balzami ĝin." (Sten Johansson)

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis renoma sveda aŭtoro. Li verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj multajn novelojn, artikolojn kaj aliajn verkojn. Ili estas tradukitaj en multajn lingvojn kaj kelkaj estas filmigitaj. "La serioza ludo" aperis kiel filmo eĉ trifoje: en 1945 kaj 1977 – kaj nun denove en 2016."


Skabio, de Sten Johansson

Originala romano:

Skabio

de Sten Johansson

ISBN 9781595693006
180 paĝoj. Mola bindo

Stefan vekiĝas en prizono. De tempo al tempo, du policanoj pridemandadas lin pri krimo kaj aliaj okazintaĵoj, pri kiuj li ŝajne nenion scias. - "Skabio" estas la oka originala romano de Sten Johansson.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Mondial / Google Play/ Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Stefan vekiĝas en prizono. De tempo al tempo, du policanoj pridemandadas lin pri krimo kaj aliaj okazintaĵoj, pri kiuj li ŝajne nenion scias. La longaj horoj en la prizono revenigas al li pasintajn renkontiĝojn, amojn, agojn - memorerojn, kiuj paŝon post paŝo prilumas terurajn sekretojn.

Sten Johansson uzas fascinajn rakonto-teknikojn en ĉi tiu psikologia romano pri krimo. La plej evidenta estas la retroiro: Dum la tempo en la prizono ŝajnas ne moviĝi, ĉiu ĉapitro tamen kondukas la leganton al pli frua periodo en la vivo de Stefan - de lia profesia kariero mezaĝula tra adoleskaj amoj ĝis la frua infanaĝo.

"Skabio" estas la oka originala romano de Sten Johansson. La sepa, "Marina", aperis ĉe Mondial en 2013.


Marina Originala romano:

Marina

de Sten Johansson

ISBN 9781595692719
188 paĝoj. Originala romano.

Marina kaj Tomas: du svedoj kun malsamaj originoj, kun sortoj malsamaj, kies padoj jen krucas sin jen malkuniĝas. Neatenditaj eventoj kaj revelacioj formas ilian rilaton, ĝis Marina malaperas - kaj eĉ poste. 

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Mondial / Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Sten Johansson verkis modernan romanon, pri memperdo kaj memtrovo, pri Svedio de la 70aj jaroj ĝis hodiaŭ, kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj. Tekstofluo ne ĉiam kronologia efikas filmece kaj katenas la atenton. Johansson estas sendube unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. 

Majstro de la novelarto, li verkis krimromanojn, kaj lastatempe ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. Marina estas lia sepa romano en Esperanto. (István Ertl)


 

Strindberg: Hemsoe

Insulanoj de Hemsö

de August Strindberg
trad. Sten Johansson

ISBN 9781595690159
180 paĝoj. Romano.

Mondliteraturo en Esperanto: La ĉefa temo de tiu ĉi romano – rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj – estas grava temo en la verkaro de Strindberg, kaj grandparte baziĝas sur ĝenerala malŝato al strebuloj kaj parvenuoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Mondial / Google Play

Priskribo: August Strindberg (1849-1912) estas la plej internacie konata sveda verkisto. Famiĝinte per naturalismaj dramoj pri amo kaj geedziĝo, li donis gravan impulson al la ekspresionisma kaj absurdisma teatro, kaj krome novigis la svedan prozon kaj la svedan literaturan lingvon. La verkado de Strindberg ampleksas kvardek jarojn. Li verkis pli ol 60 dramojn, plurajn romanojn, novelojn, membiografiaĵojn, poemojn, eseojn, sciencajn kaj pseŭdosciencajn verkojn kaj almenaŭ dek mil leterojn. Krome li estis sufiĉe grava pentroartisto. Li dum kelkaj periodoj loĝis en la insularo oriente de Stokholmo, kaj priskribis tiun medion en pluraj verkoj, i.a. la romano Hemsöborna (Insulanoj de Hemsö, 1887). La ĉefa temo de tiu ĉi romano – rilatoj amaj kaj geedzaj inter homoj malsamklasaj – estas grava temo en la verkaro de Strindberg, kaj grandparte baziĝas sur ĝenerala malŝato al strebuloj kaj parvenuoj. Strindberg sukcesis kombini la popolan suspektemon kontraŭ tiu, kiu volas grimpi el sia klaso, kun la superula malestimo al tiu, kiu ne restas tajloro ĉe sia laboro. Eble neniu alia sveda romano havas tiel riĉan vortaron kiel Insulanoj de Hemsö. La lingva arto de Sten Johansson bonege reproduktas ĝin en tiu ĉi fascina traduko al Esperanto.