Pri Mondial:

Mondial estas usona (novjorka) eldonejo por libroj en Esperanto kaj la angla. La reta adreso por la esperantlingvaj libroj estas www.librejo.com, tiu por libroj en la angla estas www.mondialbooks.com.

Informoj por verkistoj malsupre!

Kontaktu nin / Mendu:

Skribu al informo@librejo.com aŭ uzu la malsupran formularon.

 

Por verkistoj/tradukistoj:

 

Por aŭtoroj kaj tradukintoj kiuj ŝatas publikigi siajn tekstojn en aŭ pri Esperanto ĉe Mondial validas la sekvaj reguloj

Sendante manuskripton al Mondial, la aŭtoro/tradukinto akceptas la jenon

  • Sendu vian tekston elektronike al informo@librejo.com. Ni legos ĝin kaj decidos ĉu laŭ enhavo kaj kvalito ĝi povas esti publikigita ĉe ni. 

  • Se ni decidas publikigi ĝin, vi transdonas al Mondial ĉian decidopovon koncerne formaton, aspekton kaj prezon. La eldonejo havas la rajton postuli lingvajn plibonigojn se tio estas necesa. 

  • La aŭtoro/tradukinto transdonas al Mondial la kopirajton por la teksto (se ne io alia estas interkonsentita). La aŭtoro/tradukinto donas al Mondial la rajton publikigi la tekston kiel bitlibron (eBook). 

  • La aŭtoro/tradukinto ricevas tri senkostajn ekzemplerojn de la publikaĵo. 
    Se vendiĝas konsiderinda kvanto de la koncerna titolo, la aŭtoro/tradukinto povas ricevi de ĉiu ekzemplero vendita dek (10) procentojn de la prezo je kiu Mondial vendis ĝin (t.e. se la libro vendiĝis je rabatita prezo, la aŭtoro ricevas dek procentojn de la rabatita prezo). Pagoritmo laŭ interkonsento. 
    NOTO: Pro la etaj eldonkvantoj de libroj en la Esperanto-movado, bedaŭrinde nur malmultaj el niaj (pri- aŭ en-)esperantaj titoloj donas sufiĉe da enspezo por pravigi tiajn tantiemojn. Tamen, tio ja funkcias ĉe kelkaj titoloj.

  • La aŭtoro/tradukinto krome povas aĉeti aldonajn ekzemplerojn de sia libro, je la kosto de du trionoj de la libroprezo

  • La Esperantaj libroj de Mondial estas vendataj en la retejo de Mondial kaj en la libroservoj de la Esperanto-movado kaj ekster ĝi.

  • En esceptaj kazoj kontrakto inter Mondial kaj la aŭtoro/tradukinto povas esti subskribita, kiu senvalidigas la regulojn starigitajn ĉi tie.