Kalle Kniivilä

Libroj aperintaj ĉe Mondial


Belartaj Konkursoj 2019 de Universala Esperanto-AsocioKalle Kniivilä:

La malamiko de Putin.
Aleksej Navalnij kaj liaj apogantoj

ISBN 9781595694225
16o paĝoj. Mole bindita libro.


Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike: Smashwords / Google Books

La 20-an de aŭgusto Aleksej Navalnij devis morti. Tion rakontas unu el la murdistoj, kiam Navalnij mem telefonas al li post kelkaj monatoj. ”Malfeliĉaj” cirkonstancoj kaŭzis, ke la nervoveneno metita en la blua boksista kalsono de Navalnij ne havis tempon efiki. La aviadilo urĝe surteriĝis kaj la ambulanc-kuracistoj savis lian vivon. 

La provo de la sekurservo malaperigi Navalnij montras, ke li estas la ĉefa malamiko de Vladimir Putin. Sed kiu li vere estas? Kia estas lia fono? Kion li volas, kaj kiuj lin subtenas? Kaj antaŭ ĉio: kial li elektis reveni al Rusio – kie lia vivo, kiel li mem diras, ne valoras eĉ tri kopekojn. 

Ĉi tiu libro temas pri la nun plej konata politika malliberulo en la mondo, pri lia batalo kontraŭ la korupto en Rusio kaj lia tutlanda organizaĵo, kiu nun ne plu ekzistas, ĉar la rusiaj aŭtoritatoj trovis ĝin ”ekstremisma”. 


Kalle Kniivilä: La strato de Tanja

Kalle Kniivilä:

La strato de Tanja

Originala nefikcia rakonto en Esperanto.

ISBN 9781595693556
160 paĝoj. Mola bindo

La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / Amazon.com / Amazon.co.uk / Amazon.de / Amazon.ca / Amazon.jp / Amazon.es / Amazon.fr - aŭ uzu la supran ISBN-numeron aŭ la libro-titolon por serĉi ĉe alia reta librovendejo.

Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / or search for title or ISBN number on your electronic device (iBook; Nook, Sony Reader etc.).

Priskribo: La strato de Tanja en Vasilij-insulo en Sankt-Peterburgo longas apenaŭ unu kaj duonan kilometrojn, sed ĉi tie oni povas trovi la tutan historion de Sovetio kaj la postsovetia Rusio. Tuta jarcento da ordinaraj homoj kun nekutimaj sortoj.

Korina Klodt loĝas ĉi tie en la printempo de 1938, kiam ŝin meze de la nokto vekas fremdaj viroj en malhelaj vestoj, kiuj forportas ŝiajn gepatrojn. Ŝi neniam revidas ilin.

Antaŭ la revolucio la gepatroj de Tanja Saviĉeva havis bakejon en la sama domo. Dum la sieĝo de Leningrado dum la dua mondmilito ŝiaj familianoj malsatmortas unu post la alia. Ŝi notas la datojn en kajereto. Fine sole ŝi restas.

En ŝia apartamento nun loĝas Aleksandr Uralov. Li memoras, kiel homoj dum la milito en Koreio interpuŝiĝis ĉirkaŭ la grandaj tabuloj, sur kiuj la ĵurnaloj de la tago estis gluitaj. Tiam li estis proksimume dekjara. Poste li estis inter la unuaj en la strato de Tanja, kiuj sukcesis aĉeti eksterlandan aŭton.

Tiuj estas kelkaj el la personoj renkontataj en la rakonto, kiu etendiĝas ekde la mondmilito kaj du revolucioj de 1917 ĝis la unua de majo 2017. Vera histo­rio pri la strato de Tanja.

"La strato de Tanja" estas la kvara libro de Kalle Kniivilä, post "Homoj de Putin" (2014, premio Kanava – plej bona faklibro de la jaro en Finnlando), "Krimeo estas nia" (2015) kaj "Idoj de la imperio" (2016, nomumita por la Granda Ĵurnalista Premio en Finnlando).


Krimeo estas nia

Idoj de la imperio. La rusoj en Baltio

de Kalle Kniivilä

ISBN 9781595693198
186 paĝoj. Aktuala originalaĵo nefikcia.
Mola bindo

Por sia tria libro, Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: Kien sopiras la ruslingvanoj de Baltio, kiam ili sopiras hejmen?
En Estonio, Latvio kaj Litovio loĝas miliono da ruslingvanoj – unu el la plej grandaj minoritatoj de Eŭropa Unio. Kiam la landoj de Baltio sendependiĝis, multaj el la rusoj restis sen civitaneco en ajna lando. Ili ne malofte estas traktataj kiel fremduloj en la lando kie ili naskiĝis aŭ vivis la plej grandan parton de sia vivo.

Sed ĉu vere la ruslingvanoj estas la kvina kolono de Putin, ĉu ili pretas perfidi siajn samlandanojn se Rusio vokos?

En sia tria libro Kalle Kniivilä veturis tra Baltio kaj parolis kun ruslingvanoj kiuj memoras la duan mondmiliton kaj kun aliaj kiuj naskiĝis post la falo de Sovetio. Li renkontis rus­ling­van barposedanton, kies kelneroj ne rajtas paroli ruse – kaj esperantistajn muzikistojn, kiuj ludis al banditoj en la sovaĝaj 1990-aj jaroj.

Pri Idoj de la imperio:
La intervjustilo de Kniivilä estas ŝparema kaj elektra. Li portretas homojn kun plej diversaj pensoj kaj opinioj, ne juĝante nek demonigante. En la konkludoj aperas la akraj analizoj kiuj klarigas la konsekvencojn de la nuntempa rusia politiko.
Maria Georgieva, Svenska Dagbladet

Kalle Kniivilä estas ĵurnalisto ĉe Sydsvenska Dagbladet en Lund, Svedio. Pli frue aperis de li en Esperanto Homoj de Putin (2014, dua eldono 2016) kaj Krimeo estas nia (2015).


Krimeo estas nia

Krimeo estas nia. Reveno de la imperio

de Kalle Kniivilä

ISBN 9781595692948
154 paĝoj. Aktuala, originala rakonto nefikcia.
Mola bindo

La anekso de Krimeo fare de Rusio en marto 2014 profunde skuis la mondpolitikon. La Krimea krizo restas prokrasta bombo, kies ĉiuj konsekvencoj ankoraŭ ne superrigardeblas.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play / Smashwords / aŭ uzu la titolon aŭ la supran ISBN-numeron por serĉi en via legilo-librejo (iBook; Nook, Sony Reader k.a.)

Priskribo: La anekso de Krimeo fare de Rusio en marto 2014 profunde skuis la mondpolitikon. La Krimea krizo restas prokrasta bombo, kies ĉiuj konsekvencoj ankoraŭ ne superrigardeblas. La anekso estas ankaŭ demando, kiu dividas la loĝantaron.

La ŝtata salajro de Anna en Sebastopolo estis duobligita post la anekso. Ŝi povis aĉeti la belan blankan kuirejan ŝrankon, pri kiu ŝi longe pensis, sed cetere preskaŭ ĉio restas kiel ĉiam. En ŝia loĝdistrikto oni bonvenigas prezidenton Putin. Por ŝi Rusio estas la rekta posteulo de la bona Sovetio, en kiu ŝi kreskis.

Ne tiel estas pri Eskender. Li renkontis la novajn potenculojn, kiam peze armitaj policanoj frapis lian pordon frumatene kaj renversis ĉion en la apartamento. Eskender estas Krimea tataro; por li Rusio estas la rekta posteulo de la malbona Sovetio, kiu ekzilis lian tutan popolon el Krimeo.

Kalle Kniivilä veturis en Krimeo kaj renkontis homojn kun tre malsamaj vidpunktoj. La anekso tuŝis malnovajn vundojn kaj starigis novajn liniojn de konflikto inter la krimeanoj. Multaj loĝantoj de Krimeo sopiris ŝanĝon – sed ĉu tiu ĉi estas la ŝanĝo, kiun ili deziris?


Gallego: Blanko sur nigro

Blanko sur nigro

de Rubén Gallego
trad. Kalle Kniivilä

ISBN 9781595690722
128 paĝoj. Romano.

Aŭtobiografia romano de handikapito pri lia vivo en orfejoj en Sovetio. Rubén Gallego ĝoje akceptis la proponon ke lia libro estu tradukita al Esperanto, kaj konsentis verki antaŭparolon speciale por nia eldono.

Klaku por vidi detalojn kaj kie aĉeti:

8.5" x 5.5" (21,5 cm x 14 cm)
mola bindo
Aĉetu papere ĉe: UEA / Mondial / Bookdepository / aŭ uzu la supran ISBN-numeron por serĉi ĉe via nacia Amazon- aŭ alia reta librovendejo.
Aĉetu elektronike ĉe: Google Play

Priskribo: En 2003 Rubén Gallego ricevis la rusan Booker-premion por la verko Blanko sur nigro. La membiografia romano estas verkita ruse, spite la hispanan nomon de la aŭtoro.

Gallego estas nepo de iama estro de la Komunisma partio en Hispanio. Li estas denaske grave handikapita, sidas en rulseĝo kaj povas uzi nur kelkajn fingrojn. Lia patrino loĝis en Moskvo en 1968, kiam li naskiĝis. Al ŝi oni anoncis, ke li mortis baldaŭ post la naskiĝo. Efektive li ne mortis, sed estis kaŝita en diversaj infa-nejoj, kiuj iĝis la scenejo de Blanko sur nigro. Post la disfalo de Sovetio Rubén Gallego ekhavis kontakton kun sia familio, ekloĝis en Hispanio kaj iĝis hispana civitano. Nun Rubén Gallego loĝas en Usono.